Garamantoj

Garamantoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Garamantoj, ankaŭ Garamantes (eble el la berbera igherman / ijerman, kun signifo: "urboj" en moderna berbera; aŭ eble el igerramen kun signifo "sankta, sakra popolo" en moderna berbera) estis Sahara Berbera popolo en antikva sudokcidenta Libio kiu disvolvigis antaŭeniritan civilizacion. Ili uzis prilaboritan subgrundan sistemon por irigacio kaj fondis prosperajn Berberajn regnojn aŭ urbo-ŝtatojn en la areo de Fezano en teritorioj de nuntempa Libio, en la Sahara dezerto. Ili estis surloka povo en la Saharo inter 500 a.K. kaj 700 p.K.

Estas malmulte da teksta informaro pri la Garamantoj. Eĉ la nomo Garamantes estis greklingva nomo kiun la romianoj poste adoptis. Disponebla informaro venas ĉefe el grekaj kaj romiaj fontoj, same kiel el arkeologiaj elfosaĵoj en la areo, kvankam restas grandaj areoj en ruinoj neelfositaj. Alia grava fonto de informaro estas abunda roka arto, kiu ofte priskribas la vivon antaŭ la apero de loa regno.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search